A/N: I wrote this as a way to practise my Esperanto, as well as to promote this language. English translations will eventually be available on my LJ (see link on my profile, when FFN allows it to show again). The pairings were selected more or less randomly and automatically by a website, and the prompts were taken from the 1sentence community on LJ.

By the way, I'm a beginner, so don't expect this to be a masterpiece of literature or anything.


1. Estonio/Aŭstrio - Marŝado

"Estonio, atendu! Mi... mi ne povas marŝi plu..."

Estonio haltis kaj turnis sin por rigardi Aŭstrion, kiu staris kelkajn paŝojn for. Li spiregis kaj ŝvitis.

"Mi petas, ni iru hejmen. Mi estas tro laca."

Estonio suspiris. "Aŭstrio, vi promesis promeni hodiaŭ kun mi en via lando kaj montri al mi viajn... gravegajn regionojn."

"Jes, sed en la okazo, se vi ne rimarkis, la tereno de mia lando estas tute malglata."

"Ĉu vi volas diri, la Alpoj?"

"Kompreneble."

"Bone. Vi pravas", diris Estonio, krucigante la brakojn. "Sed ni ne estas en la Alpoj. Ni faris nur dek paŝojn de via domo!"